Pri la Respubliko Suda Osetio


En centro de Kauxkazio, sur la limo inter Azio kaj Euxropo, trovigxas Respubliko Suda Osetio. Gxi havas tri administrajn regionojn: Chxinvala, Gxava, Leningoria kaj Znaura. La cxefurbo de Sud-Osetio estas Chxinvalo, kies logxantaro estas cxirkaux 80 mil homoj

Pli ol 89,3 procentoj da Sud-Osetia teritorio kusxas en montaro super mil metroj. La montoj influas klimaton de la lando - montaro protektas gxin kontraux malvarmaj nordaj ventoj, kaj pro tio la standarda temperaturo de januaro estas +4,5 gradoj C kaj de julio +20,3 gradoj ecx en la montaj regionoj.

La Sud-Osetia naturo estas tre abunda kaj ricxa. En tempoj de Sovet-Unio Sud-Osetio estis unu el plej popularaj ripozregionoj de Sovetio. La milda klimato, belaj montoj kaj multeco da fruktoj allogas turistojn ankaux nun - sed ve ne multaj scias la veran politiksituacion en la respubliko kaj pensas, ke tie dauxras la milito.

La plejparto de Sud-Osetia logxantaro estas osetoj. Tie logxas ankaux multaj kartveloj, rusoj, grekoj, ktp

Osetoj estas el la plej antikvaj nacioj en la teritorio de eks-Sovetio. Ili logxas en Suda kaj Norda Osetioj, en Kabard-Balkario, Stavropola regiono, en kelkaj regionoj de Kartvelio kaj ecx en Turkio. Osetoj estas prafiloj de scita [skifa] gento alanoj. Post la furioza invado de mongoloj en 1238-39 alanoj estis devigitaj foriri al montoj. Tiam osetoj eklogxis ankaux en la suda deklivo de Kauxkaza montaro.

Osetoj sin nomas 'iron' (pl. 'iratta'), la nuna nomo 'oseto' aperis el kartvela nomo 'osi' ('ovsi'), en antikvaj rusaj libroj osetoj nomatis 'jasoj' aux 'asoj'.


Reen al enhavo

© 1999 Soslan' Tabujev

Prepaid phonecards