Kio estas "Cisterna"

"Cisterna" ("Ujo, cisterno") estas negranda gazeto, aperata unufoje dum unu aux du monatoj en Vladikavkazo, cxefurbo de Norda Osetio, Rusio suda. Redaktas la gazeton lokaj anoj de junulara unuigxo "Radioj de Cxucxhxe", kiu partas en Rusia Junulara Socio - grandega asocio de rusia maldekstra junularo.

Eldonata per komputila presilo "Cisterna" ne povas havi grandan eldonkvanton (cxirkaux kvindek ekz.). Cxiu ekzemplero estas legata de nemalpli ol kvin personoj - do en Vladikavkazo paperan "Cisterna"on legas cxirkaux 200-300 personoj (plejparte studentoj de loka sxtata universitato). La elektronika varianto atingas signife pli multe da legantoj. Interreta "Cisterna" estas precipe populara inter gejunuloj de urboj Nalcxik (Kabard-Balkario), Irkutsk (Siberio), Kijiv kaj Doneck (Ukrainio), Moskvo kaj kelkaj plu.

Ni, redaktantoj de "Cisterna", planas publikigi cxi-pagxe ankaux kelkajn materialojn pri cxucxhxe-ideoj, cxucxhxea junulara movado, pri Korea Popol-Demokratia Respubliko kaj gxia lukto kontraux imperiismo.

Se vi scias aliajn TTT-pagxojn pri socialismaj ideoj Esperante, se vi volas traduki (Esperanten aux alilingven) ion por ni aux simple esprimi viajn sentojn, uzatindas la redakcia adreso.

Redakcio

Reen al la ruslingva enhavo de "Cisterna"oj