Se vi ne vidas cxapelitan literon (ĉ), vidu uzante x-sistemon

Osetoj estas la sola popolo en Norda Kauxkazio (krom, eble, kazakoj) ne adoptinta islamon kaj konservanta kristanismon. Kristanaj tradicioj en Osetio estas tre originalaj kaj havas siajn radikojn en la malproksima deka jarcento, kiam prapatroj de nunaj osetoj, alanoj, akceptis kristanismon el BizanÓa imperio. Post la furioza invado de mongoloj en 1238-39 alanoj estis devigitaj foriri al montoj.

Inter osetaj busxaj legendoj trovigxas rakontoj pri martiroj kaj pravuloj, pri diferencaj mirakloj faritaj de Dio kaj sanktuloj. Cxi tie vi trovos unu legendon - pri Hxetag, kiu estis firma je sia kredo.

Antaux ol mi komencos rakonti - iom da vortoj pri specialecoj de kulturo kaj religio de osetoj. Osetoj, kvankam pluraj ili estas baptitaj en ortodoksaj preĝejoj, ne pregxas en temploj. Plej bona esprimo de estimego al Dio en Osetio estas pregxa mangxado, "kuvd". Kion eŭropano nomus "tostoj", ĉe la oseta tablo havas ecojn de preĝaj paroloj. La unua tia parolo ĉiam estas gloranta Majestan Dion, la dua - gloranta favoranton de Osetio Sanktan Ŭastirĝi-on (st.Ŭastirĝi ekvivalentas al st.Georgio de ortodoksa tradicio). Gastamo okupas delonge altan lokon en valorsistemo de osetoj, gastohavuloj more organizas preĝan manĝadon honore je ilia gasto.

 

Ĥetag

Dum malproksimaj tempoj grupoj de alanoj vivis en Kabardio kaj ĉe bordoj de Kuban'-rivero. Apud la bordo de Granda Zelenĉuk', rivero enfluanta al Kuban', vivis princo Inal'. Li havis tri filojn, kies nomoj estis Beslan', Aslanbeg' kaj Ĥetag. Beslan' iĝis prapatro al dinastio de kabardaj princoj. Aslanbeg' restis senfila. Kiam islamo komencis preni regantan pozicion en Kabardio, kiam antikva kristana preĝejo de Zelenĉuk' subiris akvon de lago pro la terdeglito, eĉ tiam Ĥetag estis fidela al sia Dio. Siaj parencoj pro tio koleriĝis al Ĥetag, ne rekonis lin kiel unun el la familio. Kaj tiam Ĥetag ekvojaĝis al Osetio. Eksciinte pri tio, liaj malamikoj decidis atingi lin sur vojo kaj murdi, ĉar li ne volis akcepti ilian religion.

Ĥetag iris al Kurtata intermonto, kiam en stepo apud la loko de nuna Sŭadag'-vilaĝo la malamikoj proksimiĝis al li. La situacio estis danĝera. El la arbaro, kiu kovras la montoj pli sude, Ĥetag aŭdis krion: "Ĥetag, al arbaro! Al arbaro!". Kaj respondis pelata de malamikoj Ĥetag al sia bonvolanto: "Ĥetag jam ne atingos arbaron, sed la arbaro - Ĥetag-on!". Kaj tiumomente maso de arboj, kreskintaj sur deklivo de proksima monto, direktis sin al Ĥetag, kaj kaŝis lin. Malamikoj, timigitaj de tiaj mirakloj, foriregis.

Jen kiel aperis Arbareto de Ĥetag aŭ Preĝloko en Ronda Arbaro. Kaj sur la montdeklivo, de kie translokiĝis arbareto, ankaŭ nun kreskas nur herbo.

Ĥetag vivis en la arbareto dum unu jaro kaj poste eklogxis en Nar-vilaĝo. Kaj la arbareto iĝis unu el plej gravaj sanktaj lokoj en Osetio. Ĉiujare je julio (ĉi-jare je la dekdua de julio) homoj de tuta respubliko festas gajan feston de la Arbareto de Ĥetag.

Kompare je arboj de proksimaj arbaroj, arboj en arbareto de Ĥetag estas aliaj - pli altaj, pli dikaj, pli densaj foliare. Popolo gardas la Arbareton, kiel proprajn okulojn. Laŭ la leĝo neskribita neniu havas rajton forporti el la Arbareto nek frukton, nek folion, nek branĉeton. Oni rakontas, ke iom da jaroj antaŭe iu klerulo, vivinta en Ardon'-urbo, forportis kun si el la Arbareto branĉeton, kiel arogvoko al ĉio, kion li opiniis esti obskuraj superstiĉoj. Onidire, post du tagoj la klerulo strange malsaniĝis (misfunkcioj de nerva sistemo); li resaniĝis nur post kiam siaj parencoj vizitis la Arbareton kaj petis pardonon de sankta Ŭastirĝi dum preĝa manĝo.

Antaŭ la Granda Patria milito (kiel popoloj de Rusio nomas militon kontraŭ germana faŝismo dum 1941-1945 jaroj) virinoj ne estis permesitaj viziti la preĝlokon de Ŭastirĝi en arbareto de Ĥetag. (Eĉ nun virinoj ne prononcas nomon de tiu sanktulo, anstataŭante ĝin per "favoranto de viroj" aŭ, dirante pri precipe Ĥetag-arbareta Ŭastirĝi, "sanktulo de Ronda Arbaro"). Sed kiam dum malfacilaj tagoj de milito viroj foriris por batali pro la patrolando, iu devis preĝi pro ili, kaj osetinoj transpaŝis antikvan moron, preĝis sub la densaj branĉoj de la Arbareto al la "Rondarbara favoranto de viroj" por ke li protektu iliajn patrojn, edzojn, fratojn, amatojn sur batalkampoj.

"Kiel iam Majesta Dio savis Ĥetag-on, tiel estu gardanta ankaŭ vin!" - unu de plej ofte sonantaj en Osetio bondeziroj.

 

Rakontis el oseta lingvo Vjaĉeslav' Ivanov' laŭ materialoj de osetlingva ĵurnalo "Raŝtdzinad (Vero)" N129 (19811).

Specialan dankon al Oĉjo Dadajev (Moskvo), kiu korektis kelkajn erarojn kaj donis altvalorajn konsilojn.

Reen al la cxefa pagxo
"Amikeco"
Vladikavkazo, 1998
Plej bone videblas per Internet' Iksplorer 4.72