no-pycckuEn Esperanto
Tenet Banner System

Naskigxlando de miaj prauloj

Suficxe ofte kaj en Esperanto-medio kaj en mia cxiutaga vivo oni min demandas, cxu mi estas ruso. Kutime mi respondas, ke jes. Cxar mia denaske parolata lingvo estas rusa, mi havas tute rusan familinomon kaj logxas en Rusio. Tamen mia deveno ne estas tute klara kaj simpla. Miaj prauloj vere estis rusoj, sed antaux ol translogxigxi al la norda Kauxkazio (Vladikavkaz) ili dum preskaux jarcento logxis ecx pli sude -- en nuntempa Turkio, en la urbo nomata Kars... Kars (kaj ankaux Pollando, cxar mia patrino estas rusia polino) cxiam estis unu el lokoj, pri vizitado de kiuj mi cxiam revas. En cxi-tiu pagxo mi provos kunigi cxiujn informojn, kiujn mi trovos, pri la urbo mem kaj pri la kristanoj-molokanoj, kiuj estis miaj prauloj.


Mapo de la regiono, 1914 j.

La mapo de la regiono en la 1914-a jaro. Urbo Kars estas substrekita verde.
Nun la urbo apartenas al Turkio (vidu pli modernan mapon):

Pli moderna mapo. 1990-aj jaroj.

Sur la lasta mapo videblas ankaux urbo Vladikavkaz, en kiun translogxigxis mia familio cx. la jaro 1900-a.


Molokanoj estas "Bibli-centrita" sekto, kiu aperis el la movado de Spiritaj Kristanoj inter la rusiaj kamparanoj, kiuj rifuzis aligxi al Rusia Ortodoksa Eklezio en la 1600-aj jaroj. Spiritaj Kristanoj neis la diecon de la caro kaj de ikonoj, ortodoksajn fastojn, militajn mortigojn kaj kelkajn aliajn praktikojn, kiujn ili konsideris kontraux-Bibliaj. La unuan fojon oni uzis la nomon "molokano" en la jaroj 1670-aj pri la homoj, kiuj ignoris la fastajn tagojn (estis 200 da tiaj tagoj en jaro), trinkante lakton (ruse lakto molok-o). Molokanoj mem tute ne rifuzis la nomon -- ecx aldonis vortojn, ke ili estas "trinkantoj de la spirita lakto de Dio" (laux Bibli-citajxo: "kiel jxusnaskitaj sucxinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon" - I. Petro, 2:2).

Portreto de molokana viro far V. Veresxcxagin, farita en Cis-Kauxkazio en 1864.

Herezulojn oni senkompate punis en cara Rusio. En la 1800-aj jaroj la carista politiko estis: forigi la herezon el la centraj partoj de la lando, traslogxigante herezulojn al Ukrainio, Kauxkazio, Mez-Azio kaj Fora Oriento. Gxuste tiel ankaux miaj prauloj lasis sian logxlokon en Voronejxa regiono kaj komencis la novan vivon en Kars...

Fine de la 19-a jarcento en Rusio estis cx. 500 mil molokanoj. 3% el ili foriris en la komenco de la 20-a jc. al Ameriko (plejparte Usono). Nun en la mondo restas nur cx. 20 mil homoj, kiuj "ethnically identify themselves as Molocans" (etne sin identas kiel molokanoj). En la mondo ekzistas nun cx. 200 molokanaj pregxejoj: 150 el ili en Rusio. Post disfalo de Sovetio plejparto de molokanoj translogxigxis el Cis-Kauxkazio al sudo de Rusio (Stavropola kaj Krasnodara teritorioj). En Usono plejparto de molokanoj laux informoj de TTT-ejo "Molokan Home Page" logxas en Los-Angxeles kaj apude. La nombro de usonaj molokanoj, kiuj regule estas cxe molokanaj kunvenoj, proksimumas kvin milojn.

Dauxrigota...

Onidire, en urbo Erzurum, ne tre malproksima de Kars, logxas Esperantistoj... :)


Anseroj cxe lago Gxildir, provinco Kars, Turkio.

Kiel gxi videblas el Armenio kaj... ...el Turkio

Tiel aspektas Ararat-monto de ambaux flankoj - el Armenio kaj el Turkio.

Cxe la lago Van, Orienta Turkio.


Al la cxefa pagxo