Legu Unikode

StRIGo-5, 5-8 novembro '99

StRIGo estas cxiujara, jam tradicia kunveno de centr-rusia Esperanto-junularo. StRIGon inventis kaj cxiam organizis moskva klubo MASI (Moskva Amikaro de Studentoj kaj Instruistoj). Kutime dum StRIGo oni multe okupigxas pri psikologio, sinekspreso, interkompreno, ktp.

Cxi-jare jam la kvina StRIGo okazigxis en antikva urbo Kostroma, kiu situas sur bordoj de Volga inter Jaroslavl kaj Ivanovo. Do estis ankaux parto de esperantista "ekspansio" en Kostroma-on, kie gxis cxi-jaro esperantistoj tute ne troveblis.

Tradicie StRIGo estas arangxo por Esperanto-novicoj kaj pro tio estas la plej krokodil-tolerema el rusiaj Esperanto-kunvenoj. Pli ol duono de programeroj estis ruslingvaj. Jen ekzemplo de unu StRIGa tago:

Kiam: 8.15 Kio okazas: Vekigxo - Kiu respondecas: Ocxjo Dadaev - Kie: Fisxejo, Florejo
8.30-8.50 - Matena gimnastiko - Pavel Volkov - Unuigxo
9.00-9.30 - Matenmangxo - Katjonka, Lenka - Verda gxardeno, Gxuo
9.40-10.40 - Pentrado - Vika Budkevicx - Kunagado
samtempe - Multvocxa kantado - Oksana Zvereva - Etoso
samtempe - danco Flamenko - Anja Dadaeva - Unuigxo
samtempe - Bihxeviorismo (ruslingve) - Luda Volodejeva - Harmonio
10.50-12.20 - Esperanto-kurso por novicoj - Oleg Kuznecov, Natasxa Nazaricxeva - Kunagado, Verda Gxardeno
samtempe - E-kurso por komencantoj - Andreo Ananjin, Onjo Cxernisxova - Etoso, Florejo
samtempe - E-kurso por progresantoj - Oksana Zvereva, Aleksej Bescxastnov - Interkompreno, Harmonio
samtempe - E-kurso por aplikantoj - Irina Goncxarova, Ocxjo Dadaev - Fisxejo
12.30-14.00 - Solvado de konfliktaj situacioj pere de Ajki-taktiko - O.Dadaev - Unuigxo
samtempe - Trejnado de komunikaj scioj (ruse) - Lena Gross - Kunagado
samtempe - Kreejo (ruse) - Luda Volodejeva - Interkompreno
samtempe - Edza kontrakto (ruse) - Maksim Goldin - Harmonio
14.00-14.50 - Tagmangxo
15.00-17.00 - TSIT-elementoj por administrado kaj reklamo - Aleksej Bescxastnov
samtempe - Trejnado "Mi kaj vi" (ruse) - Sasxa Goldina - Unuigxo
samtempe - Kompilado de statuto por socia institucio (ruse) - Maksim Goldin - Harmonio
samtempe - Makiagxo: vidu belon en la alia (ruse) - Irina Aleksejeva - Kunagado
17.00-17.20 - Bufedo
17.20-18.20 - Ni kaj aliaj (trejnado pri nia kompreno de handikapuloj, plejparte ruse) - Katjonka - Etoso
samtempe - Kontaktoj: kiel igi ilin optimala (ruse) - Lera Pusxkarskaja, Sasxa Hxrustaljov - Harmonio
samtempe - Enfamiliaj konfliktoj (ruse) - Lena Akimova (Etulino)
samtempe - Sportaj ludoj (senlingve ;) - Sergej Volodejev - Unuigxo
18.30-20.00 - Izoterikaj aspektoj de partnereco (ruse) - Sergej Vasiljev - Etoso
samtempe - Grupa dinamiko (ruse) - Lena Gross - Kunagado
samtempe - Kelkaj aspektoj de administrado (ruse) - Artjom Tankov - Interkompreno
20.00-20.40 - Vespermangxo - Gxuo
20.50-22.00 - Koncerto: versoj kaj kantoj (plejparte Esperante) - Oksana Zvereva - Etoso
22.10-23.40 - "Divenu la rolon" - Irina Goncxarova - Unuigxo
samtempe - "Tandemo" (teatra ludo ruslingve) - Lena Budinovskaja - Etoso
23.50-25.50* - Tea meditado - Roman Bolsxakov - Interkompreno
samtempe - Biodancoj - Irina Goncxarova - Harmonio
samtempe - Partnereco en multiplik-filmoj (ruse) - Nika Kuhxtina - Unuigxo
26.00-26.30 - Vespera kunveno - Polina Belova - Etoso
*Kompreneble 24 horoj ne suficxis, kaj nia plentago estis longa je 26-27 horoj... :)

La programo okazigxis en mezlernejo, luita por-dum festotagoj. Oni lernis, ludis, babiladis kaj dormis en lernocxambroj. Mi devas substreki, ke la ejo estis tute nemalbona, pro kio egan dankon al laborantaro de la lernejo kaj al MASI-anoj (precipe Katjonka kaj Lenka), kiuj la mezlernejon trovis.

La kvina StRIGo estis por mi la unua. Kaj impresoj abundas: novaj homoj, novaj scioj. Tamen mi, cxar mi estas homo suda, pli sxatis someran tendaron OkSEJT... Ja en Kostroma nun frostas kaj ventas :~)

Kelkaj dum-StRIGaj fotobildoj:

Ni ludas psikoludon Mafio
Oni dormis sur segxoj
Oni seriozas

Via Slavik Ivanov



Reen al la cxefa pagxo