Kelkaj klarigoj: Narta eposo - disvastigxinta tra tuta Norda Kauxkazio legendaro pri antikva stepa popolo, nartoj, kiujn multaj sciencistoj konsideras scitoj aux sarmatoj. Eposo iom diversas cxe diversaj popoloj. Tie ni publikigas kelkajn legendojn el la oseta varianto.

Uruzmag kaj Sxatana estas el la plej gravaj herooj de la eposo. Ili estas frato kaj fratino de unu patrino sed diversaj patroj.

Kiel Uruzmag forsendis Sxatana-on al sxia nordo

* nordo - (osete - [sagat]) por edzino domo de siaj gepatroj;
kontrauxe domo de sia edzo nomatas "hxurgom" (sunloko)

Iam Uruzmag ekkoleregis je sia edzino Sxatana kaj diris al sxi:

- Pro Dio via, foriru al via nordo! Forportu kun vi el nia domo cxiujn trezorojn, kiuj placxas al via koro. Nur foriru, ne plu povas mi toleri.

- Tre bone, - respondis Sxatana, - Kion povas mi fari? Foriros al domo de miaj patrinaj parencoj, Donbjetturoj, kiuj vivas en Nigra Maro. Nur permesu, ke mi faru kuvd (pregxan festenon) por nartoj, inter kiuj mi tiom longe vivis.

Konsentis Uruzmag kaj oni organizis grandan kuvd-on. Sxatana elkuiris fabelajn mangxajxojn - nenio restis en sxiaj provizejoj: nek mangxeblo, nek trinkeblo - cxion surtabligis. Narta popolo dum sep tagoj kaj sep noktoj sidadis cxe tabloj kaj poste disiris al siaj domoj, restis nur kelkaj junuloj (kiuj tradicie helpas dum kuvdoj, alportas mangxajxojn, flegas la gastojn). Sxatana al la junuloj diris:

- Jen pri tiu cxi viro prizorgu!

La junuloj portis al Uruzmag pli kaj pli da plenaj trinkajxujoj, fine li ebriegigxis kaj profunde ekdormis. La junuloj foriris.

Tiam Sxatana jungis bovojn en cxaron, sternis matracon encxare, kovris gxin per la plej bela tapisxo, kusxigis tien la ebrian viron kaj vojkomencis al sia nordo. Nenion plu kunportis.

Kiam ili atingis stepon, vekigxis Uruzmag, estis jam sobra. Li rigardas kaj vidas: jen apud li sidas Sxatana, unumane bovojn antauxen pelas, alimane pelas musxojn for de vizagxo de Uruzmag. "Nenion mi komprenas", - pensas Uruzmag.

- Kien ni iras? - demandas la edzo.

- Sxajne vi jam forgesis, ke forpelis min el via domo. Jen iras mi al mia nordo.

- Bone, - diris Uruzmag, - sed klarigu nur: min pro kio vi portas kun vi?..

- Kiam vi forsendis min al mia nordo, vi diris "Forportu kun vi el nia domo cxiujn trezorojn, kiuj placxas al via koro". Por mi cxi-vive pli granda, pli amata trezoro ol vi ne ekzistas - do mi forportis vin, aliujn trezorojn forlasis.

Ridis olda Uruzmag, pacigxis kun sia edzino. Revenis ili hejmen kaj vivis kune amante unu alian.


Tradukis el oseta lingvo Vjacxeslav' Ivanov', 23 auxgusto 1999.

Kiel Sxatana igxis edzino de Uruzmag      Reen al indekso de Esperantlingvaj tekstoj

Fonto:

1. Narty kagxgxita (Nartaj sagaoj), osetlingve, dua eldono, Orgxonikidze (Vladikavkaz), eldonejo "Ir", 1974.


Vi povas kontakti tradukinton.