INFORMACIO PRI NI


Ni estas negranda kaj ankoraux oficiale neregistrita esperantista societo, unuiganta apud dudek gejunuloj interesataj je la problemo de lingvo internacia kaj interpopola kunlaboro. La plej granda parto de nia societo estas studentoj kaj studentinoj de la Nord-Osetia Sxtata Universitato (fakultatoj matematika, administra, alilandlingva, psikologa). La societo nomas logike - "Amikeco".

Norda Osetio estas respubliko, parto de Rusia Federacio. Nord Osetio situas en centro de Norda Kauxkazio sur du grandaj vojoj el Rusio al Trans-Kauxkazio. La respubliko limhavas kun Kartvelio kaj Suda Osetio sude, kun Kabard-Balkario okcidente, kun Ingusxio oriente kaj kun Stavropola Regiono norde. Teritorio - apud 8.000 kvadrataj kilometroj, el kiuj preskaux duono estas montoj. La plej alta punkto - Kazbek'-monto (5033 metroj). Logxantaro - apud 600.000 homoj. Diference de multaj eks-sovetiaj regionoj en Osetio pace vivas ne nur osetoj (70%), sed ankaux rusoj (plej multe kozakoj, apud 28%), kartveloj, kabardoj, ingusxoj, armenoj, hebreoj, germanoj, kumikoj kaj aliuj - ecx kelkaj negroj. Laux la respublika konstitucio sur tuta teritorio de Nord-Osetio du lingvoj estas sxtataj - oseta kaj rusa.

La cxefa urbo, Vladikavkazo, estas fondita en 1785 jaro sur la bordoj de Terek-rivero nemalproksime de oseta vilagxeto Dzauxgxikaux - jen kial oficiala oseta nomo de la urbo estas Dzauxgxikaux. En la cxefurbo logxas duono de respublika logxantaro - apud 300 mil homoj. Vladikavkaz' (dum sovetia tempo gxi nomatis Orgxonikidze) estas urbo kun originalaj gustoj, unuiganta modernaj kaj konstruataj pasintcentjare domoj. Tie situas Nord-Osetia Sxtata Universitato, Monta Sxtata Agrara Universitato, Nord-Kauxkazia Sxtata Teknologia Universitato, Nord-Osetia Sxtata Medicina Akademio.

Stagninta dum kelkaj pasintaj jaroj Nord-Osetia industrio nur cxi-jare komencis pasxo post pasxo kreski (ekzemple, kompare kun la antauxa duono de pasinta jaro: elektroenergio - 107%, hxemia industrio - 149%, vitroproduktado - 130%, presado - 114%, ktp.). Kiel ni scias, alilokaj entreprenistoj (moskvaj, polaj, israelaj, germanaj, turkaj) plej dezire investas produktadon de drinkajxoj, konstruadon, prilaboradon de agrikulturaj produktoj (precipe viando), turismon, enboteladon de mineralaj akvoj. Nova registaro de prezidanto Aleksandr' Dzasohxov (elektita la okan de januaro, '98) pli aktive laboras pro la prospero de la respubliko - tio videblas ecx laux stratoj de Vladikavkazo, kiuj igxis pli belaj kaj malkotaj; rimarkeble malgrandigxis krimado.

Osetio cxiam estis kultura kaj klera centro de Norda Kauxkazio. Ankaux nun la respubliko havas grandan intelektan potencialon. Ni baldaux venos al 'granda vivo' kaj faros cxion por ke nia eta Patrio prosperu kaj abundu, por ke la popolo de Nord-Osetio cxiam estu felicxa kaj vivu sendolore.

Pri cxiuj okazoj vi povas nin kontakti laux amikeco@mail.ru.

Amike viaj,
anoj de "Amikeco".

Reen