Kelkaj klarigoj: Narta eposo - disvastigxinta tra tuta Norda Kauxkazio legendaro pri antikva stepa popolo, nartoj, kiujn multaj sciencistoj konsideras scitoj aux sarmatoj. Eposo iom diversas cxe diversaj popoloj. Tie ni publikigas kelkajn legendojn el la oseta varianto.

Uruzmag kaj Sxatana estas el la plej gravaj herooj de la eposo. Ili estas frato kaj fratino de unu patrino sed diversaj patroj.

Kiel Sxatana igxis edzino de Uruzmag

Uruzmag iris por jarlonga balso (militiro). Lia edzino nomigxis Jelda. Kaj diris Uruzmag al sxi:

- Mi foriras por jarlonga balso, preparu suficxe da mangxajxoj kaj drinkajxoj gxis mia reveno - popolo venos min saluti.

Gxis la fino de jaro ankoraux restis du semajnoj, kiam Jelda komencis prepari drinkajxojn (temas pri speciala biero - V.I.). Sxi boligis la drinkajxojn, volante cxion prepari anticipe, sed la drinkajxoj neniel fermentis. Sxatana, ruzo de cxielo kaj sorcxo de tero, ilin prisorcxis.

Sxatana al sxi mem diris: "Se Uruzmag malunuigxos kun Jelda, Borata-familio sxangxigxos kaj aliros al malapero. Alia familio, al kiu mi venos kiel edzino, igxos pli forta ol Borataj. Bonon neniu eksteren donas el sia domo. Ek, mi edzigu Uruzmagon por mi mem."

Neniu plu sciis pri planoj de Sxatana.

Proksimigxis tago, kiam devis reveni Uruzmag. Kaj alarmplenigxis Jelda - jen sxi kuras kontroli la drinkajxojn, jen poste sxi kuras al Sxatana:

- Bofratino, miaj drinkajxoj ne fermentas. Se via frato min trovos tiel nepreta, li min mortigos.

- Kaj kion mi farus por vi? Ja ne estas mia afero, - respondis Sxatana.

Ne plu staris sialoke koro de Jelda. Kuras Jelda al sxiaj drinkajxoj kaj rekuras al Sxatana:

- Kion mi faru?! Mia animo igxis pli maldika ol haro, venas mia fino.

Nun kredis Sxatana, ke Jelda vere nervozas kaj timas pro kolero de sia edzo, kaj diras Sxatana:

- Unu ordonon mi diros, kaj se vi gxin plenumos, tiam viaj drinkajxoj fermentos.

- Ion ajn ordonu - mi konsentos por ne esti riprocxita de tiu homo. Se vi diros, ke mi mortigu min mem, ecx tion mi faros.

- Do vi donontu al mi viajn fiancxinajn robon kaj tukon, kaj unu nokton mi pasigos kun Uruzmag. Pro tio mi fermentigos viajn drinkajxojn.

"Bone", diris Jelda.

Tiam Sxatana deprenis la sorcxon kaj diris:

- Iru, kaj rigardu nun viajn drinkajxojn.

Auxdeblis siblado, el bareletoj superfluis drinkajxo.

Por reveno de Uruzmag Jelda finpreparis mangxajxojn kaj drinkajxojn tiajn, ke pli bonajn ecx voli ne indis.

Jen aliris Uruzmag. Festenas cxe li proksimaj kaj malproksimaj najbaroj. Sidas, mangxas, drinkas. Vesperigxis, kaj poste noktigxis. Estis tempo por enlitigxi. Uruzmag diris al kunvenintoj:

- Mi bals-is malproksime. Nun mi kusxigxu kaj forigu mian lacon, sed morgaux ni dauxrigu laux Dia volo.

Homoj foriris, la familio restis. Kiam Uruzmag jam kusxigxis en sia cxambro, Sxatana diris al Jelda: "Nu, cxu vi ne rompas nian interkonsenton?". "Kion fari. Ne, ne rompas", - respondis Jelda kaj ensxovis siajn robon kaj tukon en manojn de Sxatana.

Sxatana surmetis fiancxinajn vestojn de Jelda, eniris cxambron de Uruzmag kaj kusxigxis apud li. Nokte Uruzmag venkis kaj nerekonante Sxatana-on brakumis sxin kiel edzinon kaj diris: "Filino de Alagata-familio, nun vi estas pli bona ol la unuan nokton!".

"Tio estas trajto de nia familio", - respondis Sxatana por ne venki suspekton.

Alproksimigxis tempo de tagigxo, Uruzmag venkis kaj diris: "Nun estos tago. Estas tempo por levigxi". Sed Sxatana sxorce aperigis surplafone stelojn kaj lunon kaj diras: "Kara edzo, vi ja cxiam vojagxas kaj komprenas tempon laux steloj - do rigardu, kie ili ankoraux estas." Kaj Uruzmag denove ekdormis.

Tiutempe ekstere lia edzino sin alarmis, kuris de cxambropordo al kuirejo kaj reen. Malfermi la pordon sxi kompreneble ne kuragxis. En la kuirejo staris granda poto kaj cxiufoje Jelda eltrinkis el gxi krucxon da akvo. Tagmeze sxi - klak! - krevis. Sxi falis kaj mortis.

Samtempe Sxatana ne povis plu trompi Uruzmagon, malaperigis stelojn kaj lunon de plafono, malfermis fenestron. Vidante sxin Uruzmag gapis ravite kaj diris: "Sxatana, cxu tiu vi estas?!"

Sxi respondis: "Kaj laux vi kun kiu vi estis devespere?"

Eksciis Uruzmag, kia tragedio okazis en lia domo, multe li bedauxris, batadis sian kapon, insultis ankaux Sxatana-on, sed kion li povis sxangxi?

Kunvenis najbaroj kaj povra mortinto entombitis.

"De nartoj gxis cxinoj neniu auxdis pri same fia afero, kiun mi faris. Post tio mi neniam auxdacos promeni inter homoj", - diris Uruzmag.

Sed Sxatana respondis tiel:

- Ne riprocxu vin, surtere neniam estos tia afero, kontraux kiu mi ne trovos ilon.

- Ho, kion vi trovos por kasxigi tian honton?!

Sxatana aligis azenon, reselis gxin kaj diras: "Veturu per via azeno, sed sidigxu dorson antauxen, vizagxon malantauxen."

Foriris Uruzmag tiel laux stratoj de Narta urbo. Cxiuj nartoj, viroj kaj virinoj, knaboj kaj olduloj, elkuris straten kaj cxiuj ridegis.

Kiam li revenis hejmen, Sxatana lin demandis:

- Rakontu, Uruzmag, kio okazis?

- Cxiujn malbonojn al via fajrejo (tradicia forta malbeno)! Cxiuj Nartoj eliris kaj el ili duono ridegis, duono ploris.

- Nun atendu gxis morgaux. Mi trovos solvon.

La duan tagon denove Sxatana veturigis Uruzmag-on dorson antauxen surazene al Narta urbo. Ecx duono da logxantoj ne eliris lin spekti, nur kelkaj ridis, aliuj nur silente rigardis.

La trian tagon sendis Sxatana Uruzmag-on sammaniere veturi tra la urbo. Kiam li revenis, sxi demandis:

- Nu kio okazis, Uruzmag?

Uruzmag respondis:

- Neniu min rigardis, neniu ridis.

- Jen vidu, vi timis kondamnon, kaj mem trovis la solvon.

Uruzmag kaj Sxatana restis vivi kune.


Tradukis el oseta lingvo Vjacxeslav' Ivanov', auxgusto 1999.

Sekva legendo pri Uruzmag kaj Sxatana      Al listo de Esperantlingvaj tekstoj

Fontoj:

1. Narty kagxgxita (Nartaj sagaoj), osetlingve, kompilis K.C. Gutijev, Orgxonikidze (Vladikavkaz), eldonejo "Ir", 1989.
2. Narty. Osetinskij geroicxeskij epos. (Nartoj. Oseta heroeca eposo), el libroserio "Eposo de sovetuniaj popoloj", ruslingve kaj osetlingve, unua libro, Moskvo, eldonejo "Nauka", 1990.
3. Vsevolod Miller, "Osetaj etudoj", unua parto "Osetaj tekstoj" kun rusa traduko kaj komentoj, Moskvo, eldonis Imperia Moskva Universitato, 1881.


Vi povas kontakti tradukinton.