Mallonga historia rakonto pri Loglano

En la jaro 1955-a Gxemz Kuk Brauxn (JCB) sidigxis cxe fajro kaj komencis verki nelongan (li pensis tiam) artikolon pri la ebleco de kontrolo de psikologia fenomeno konata ankaux kiel "hipotezo de Sepir-Uxorf". La temo igxis la plej grava laboro de lia vivo - por kontroli la hipotezon de Uxorf S-ro Brauxn komencis krei specialan artefaritan lingvon.

La esenco de Uxorf-hipotezo estas: "Lingvo influas pensadon". S-ro Brauxn kaj liaj kunlaborantoj kreis principojn por kontroli la Uxorf-efekton kaj la plej gravan ilon por tio - elstare logikan lingvon, kiu estas dekomence konata kiel Loglano.

Jaroj pasis kaj oni ekkomprenis, ke Loglano estas ne nur altvalora pro antropologiaj sciencaj testoj, sed ankaux por komunikado inter homo kaj komputilo, por komputila analizado de tekstoj, ktp.

Dum dekunu jaroj oni kreis la lingvon - en 1966 aperis la unua eldono de "Loglan 1", priskribo de la lingvo. Kelkajn jarojn poste komputilaj kontroloj trovis en Loglano sintaksikajn neprecizojn. La lingvo denove trovigxis en laboratorio. Nur en 1988 oni eldonis la finan varianton de Loglano - la vere logika lingvo, kiu bazas sur neniu el naturaj lingvoj.

Nun oni povas sendube diri - jes, Loglano ne estas nur kodaro, gxi vere estas parolebla lingvo - ja kelkaj homoj ne nur verkas Loglane, sed ecx jam povas paroli.

Tamen ne estas simple lerni Loglanon. La lingvo mem ne estas malfacila: simpla gramatiko, konataj vortoj... Sed malfacilas pensi Loglane, do Loglano devigas nin paroli tion, kion ni vere pensas. Kaj cxiuj malfacilajxoj de Loglano nur gxojigas pro la ebleco senti fortan Uxorf-efekton. Lingvo vere influas pensadon, plej ofte limitigas gxin per cxiatipaj "tradiciaj uzajxoj". Loglano helpas malproksimigi la limojn.

Reen al la cxefa esperantlingva pagxo.

Gravas! Ie en la reto vi povas legi, ke Lojbano estas dialekto de Loglano. Tio ne tute gxustas. La sistemo de ambaux lingvoj estas preskaux gxisfine simila. Diversas preskaux cxiuj vortoj. Temas nur pri iaj juraj problemoj, kiuj okazis antaux mi igxis loglanisto. Vi povas konsulti Robert MakAjver pri tio. Li komprenas Esperanton.