Kreante la pagxon mi pretas kunlabori kun cxiuj volantoj. Gxis nun preparitas nur...


Letu po neri vizgoi la Loglandias
Via unua vizito al Loglando

(Mallonga konatiga priskribo de fama artefarita lingvo Loglan')

Cxi sube per kelkaj simplaj ekzemploj mi provos doni al la Leganto imagon pri Loglano. Tuj ni komencu.

Loglano uzas alfabeton bazitan je latinaj literoj. En la alfabeto ne trovigxas akcentitaj literoj - tio simpligas presadon kaj tajpadon. Al cxiu sono respondas unu litero (preskaux same kiel en la Lingvo Internacia). Jen estas literoj, kiuj legatas alie, ol klasika latina prononco: c legatas [sx]; h - espirata [hx], pli proksimas al angla h; j - cxiam legatas [jx], kiel en la franca; q - (nur en alilingvaj nomoj) - angla 'th'(en "thing"), greka "thita"; x - (nur en alilingvaj nomoj) 'hx' kiel en la hispana ('jota'), la rusa, la kartvela; y - mallonga neuxtrala sono kiel en la angla 'u' en 'up', oseta æ, rusa neakcentita 'a', ktp. - neforta 'a'. La akcento cxiam estas sur la antauxlasta silabo (cxu nenion rememorigas, soi crano?). Ekzemploj: pucto [pUsxto], godzi [gOdzi], tarsensi [tarsEnsi]. Suficxe pri fonetiko.

Permesu al mi dauxrigi mian rakonton iom nekutime - mi komencos per ekzemploj:

1. Godzi! - Iru!
2. Godzi le hasfa! - Iru domen! (al domo)
3. Mi pa godzi le hasfa ba le betcu rutma. - Mi iris domen de ie laux malrekta vojo.
4. Mi ze la Iva'n, pa godzi le hasfa. - Mi kaj Ivan' (kune) iris al domo.
5. Mi, e la Iva'n pa godzi le hasfa. - Mi iris domen, kaj Ivan' iris domen

Suficxe. Nun mi klarigu. Loglano ne dividas vortojn je verboj, substantivoj, adjektivoj, ktp. Anstataux cxio ekzistas nur tri grandaj tipoj de vortoj - nomoj, predikatoj kaj vortetoj. En la unua ekzemplo godzi estas predikato. Starante sola predikato signifas imperativon ( Iru! ). Cxiuj simplaj predikatoj aspektas KVKKV aux KKVKV, kie K - konsonanto kaj V - vokalo (ekz. godzi, djano, blanu), kompleksaj predikatoj povas aspekti alie (tarsensi, kalmao), sed cxiuj havas -VV- en si. Tia sistemo igas Loglanon simila al slavaj lingvoj kaj (tio pli gravas!) helpas al komencantoj (kaj ankaux al komputiloj!) trovi vortojn en ies parolado.

Ni atingas la duan ekzemplon. En gxi videblas fundamenta trajto de Loglanaj predikatoj - ili similas al matematikaj funkcioj kaj havas varieblojn (NB. "Klasika" Esperanto nomas tion "varianto" - matematika termo). Fakte predikato godzi tradukatas ne simple "iri" sed "X iras al Y de (for de) Z tra (laux vojo) W". Sxangxante varieblojn per io ni formigas frazojn: Godzi le hasfa! signifas "Iru al domo (de ie tra io)". Kiel ni vidas hasfa ankaux havas KVKKV formon, do estas predikato (X estas domo/logxejo de Y), sed ni lerte gxin igas "substantivo" per vorteto le. Nun ni komprenas, ke le godzi tradukatas "iranto", le redro - "io rugxa", ktp.

La tria ekzamplo plilargxigas nian scion. Ni fine plenigis ls varieblon X per "mi". Do la frazo ne plu estas ordono, sed igxas fakto: Mi iras... Pli precize "mi iris", cxar pa antaux predikato signifas estintan tempon (na - la estantan, fa - la estontan, napa - la finitan estintan [nun jam estas farita], ktp.). Ni tradukas la tutan frazon: "Mi iris domen laux la malrekta vojo" (ba signifas, ke ni lasis la varieblon neokupita, ni ne detaligis, de kie mi iris). La predikato betcu tradukatas "X estas pli malrekta, kurba ol Y", kaj predikatokunstaro betcu rutma - "X estas malrekta vojo al Y el (de) Z". Laux tio le betcu rutma - simple "malrekta vojo". Sammaniere redro - "X estas pli rugxa ol Y", hasfa - "X estas domo de Y", le redro hasfa - "rugxa domo" [tamen (certe ne nur) por francoj ekzistas go, kiu helpas nin diri "domo rugxa" - le hasfa go redro = le redro hasfa. Mi pa godzi le hasfa go redro le hasfa go blanu le rutma go betcu. - "Mi iris al domo rugxa el domo blua laux vojo malrekta".] Gravas, ke ni facile komprenas signifon de predikotokunstaroj le rutma redro, la hasfa blanu, ecx se ne povas ilin precize traduki al naciaj lingvoj ("io rugxa, asociata kun vojo" - eble polvo cxe brazilaj vojoj?). Alivorte Loglane ni povas diri cxion, kion ni imagas.

La kvara kaj kvina ekzemploj malfermetas pordon al vasta salono de Loglanaj kunigintaj vortetoj. Kion signifas vorto "kaj"? Multe da io... ["Petro alkuris la fenestron kaj... a) elsaltis suben; b) poste la pordon; c) Janusx ekkantis", ktp.] Loglano, kiu postulas esti logika, havas diversajn kaj precizajn kaj-vortetojn. La mallonga kaj klara vorteto ze diras al loglanisto, ke mi kaj Ivan' estas unu teamo, kiu plenigas per si la unuan varieblon de predikato godzi. Tamen, e estas simple sinonimo de logika signo "&" kaj fakte signifas, ke oni ekonomie diris du frazojn: "Mi iris domen" kaj "Ivan' iris domen". Cetere, "la" signifas, ke poste trovigxas nomo, komo post la Iva'n diras, ke tie estas fino de la nomo (Ivanon oni ne nomas "Ivanpa..."). La apostrofo montras la nelauxregulan akcenton (kiam tio eblas, oni uzas superakcentsignon kiel en la hispana). Loglanaj nomoj povas esti ia ajn, nur havendas finan konsonaton (pli ofte -s): la Myskva's - Moskvo, la Pari's - Parizo, la Varcavas - Vorsovio/Warszawa, la Djan, la Bab, la Slavik, ktp.


Pri ridetoj kaj ne nur pri ili. En komenco de cxi tiu priskribo mi skribis "La akcento cxiam estas sur la antauxlasta silabo (cxu nenion rememorigas, soi crano?)". Soi crano tie staras anstataux rideto :-), kiu rakontas ke mi provis sxerci. Certe mi povis simple tajpi :-), sed tion vi neniam lauxte legos! Loglana vorteto soi priskribas, kion la auxtoro faras parolante. Kaj vi ne nur povas rideti. En loglanaj leteroj ofte trovigxas soi smicue el smike+cutse = "sekreto"+"diri" = "diri sekreton", kio signifas, ke vizagxo de parolanto estis tiu de rakontanto sekreton, de konspiranto.

Pri kompleksaj predikatoj. Smike+cutse devus esti smikycutse - tia estas la gxenerala regulo por cxiuj predikatoj. Kelkaj predikatoj precipe ofte uzataj en kompleksoj havas mallongajn formojn. Tiaj formoj cxiam estas triliteraj kaj kune igxas facile prononceblaj kompleksoj: smi(ke)+cu(ts)e = smicue [smisxUe] "rakonti sekreton". Tsime - "X estas krimo, punita per Y en socio Z"; tokna - "X prenas Y de Z"; tsi(me) + to(kn)a = tsimytokna = tsitoa [tsitOa] - "X nelauxlegxe prenas/sxtelas Y de Z". Le tsitoa - sxtelanto. No tsitoa! - Ne sxtelu! ktp.

Slavik Ivanov',
Vladikavkazo,
Rusio, 1999


Kiel kontakti loglanistojn:


Vi povas leterskribi al mi mem aux sendi "add [via retposxtadreso] loglanists" al adreso listserv@ucsd.edu kaj igxi ano de dissendolisto loglanists@ucsd.edu

Multaj lernomaterialoj akireblas en

 Instituto de Loglan',
3009 Peters Way,
San Diego, CA 92117, USono.
Inter la materialoj: kasedoj kun Loglanaj frazoj, komputilprogrameroj, lernolibroj. Komencantoj el Rusio kaj Cxinio estas precipe bonvenaj - ili ricevas cxiujn materialojn donace. Ve, dume cxiuj akireblaj el la Instituto materialoj estas anglalingvaj.

TTT-ejo de Loglana Instituto (angle)
Mallonga priskribo de Loglana historio (esperante)


Lata sxangxo 6.06.2000 14:50 laux Moskvo