Kiel aperis Koz-lago

Zarina estis la sola filino de subakva regnestro Donbjettar. Sxi estis tiom bela, ke maraj ondoj, inter kiuj sxi aperis, brilis je oraj radioj. Fiancxoj, unu pli bona ol alia, admiris je sxi kaj am-ardis. Sed ili ne kuragxis svati sxin, sciante ke fiera belulino povas doni hontan nean respondon. Amis Zarin-on ankaux malbela filacxo de dragono Kafkundar' - Kunahxor' (Qaf-qwyn-dar - "fisxego fel-kovrita", Qwyna-xor - "...on mangxanto"). Kiam la junulino aperis interonde, jus antaux sxe elkreskis Kunahxor disfermante sian fibusxon pro ravego. La malfelicxulino time forkuris. Aliuj fiancxoj ridis je Kunahxor' - pro tio li kolere sxlimkostis la maran fundon kaj akvon.

"Trankviligu vian filon", - petis la dragonon Donbjettar, - "lastatempe li tiel sxlimkotas la akvon, ke tio maldonas lumon al ni". Respondis tiam Kafkundar': "La koro doloras en mia filo. Kaj la kuracilo trovigxas en via regno - li amas vian filinon, Zarin-on. Edzinigu sxin al Kunahxor'".

Donbjettar estis pova regnestro, tamen li timis koleron de dragono kaj decidis geedzigi sian filinon kaj Kunahxoron. La sagxa belulino konjektis pri la planoj de sia patro kaj diris al li: "Bone, pacxjo, mi konsentas igxi edzino de la fibestego, sed mi petas vin: permesu min antaux la edzigxo travojagxi tutan vian regnon, ekscii el kie komencas maroj kaj lagoj." Donbjettar lasis. Miloj da riveroj kaj maroj trairis Zarina, sed nenie sxi sentis sin bone. En nordaj maroj estis malvarme, en la sudaj sxi sufokigxis pro varmego, en la orientaj kaj okcidentaj sxin pelis servuloj de Kunahxor'.

Sxi revenis al Kauxkazio, sed ankaux tie ne povis trovi maldangxerejon. Al sxi ege placxis belaj akvajxoj de Abhxazio - precipe sxi sxatis Rica-lagon, sed la lago estis plena de alies ama sekreto, kaj Zarina ne povis resti tie. Pelata de timiga Kunahxor' sxi aliris Kudar-valon (Kudara valo - la plej grava valo de Sud-Osetio). Tie multaj riveretoj portis sian akvon de montaj glacioj tra densaj arbaroj. "Tie cxi mi fine gxuos pacon", - decidis Zarina. Sed ankaux tie sxin trovis Kunahxor' kaj planis kunporti sxin for kaj igi sxin sia edzino. Kiam li iris alten laux la monta rivereto, en kiu logxis Zarina, subite la proksima roko ektremis kaj falis je etaj sxtonoj sur kapon de Kunahxor, tombinte lin por cxiam. La roko digis la rivereton kaj tie aperis bela lago, en kiu gxis nun logxas cxarma filino de Donbjettar. Se iu volas sxin vidi, li venu lagborden dum lunplena nokto, kaj la ondoj, inter kiuj banigxas Zarina, donacos al li oran brilon de sxia mirakla beleco.


Jen la legendo pri tio, kiel aperis Koz-lago - la plej bela lago en Sud-Osetio. Koz trovigxas kvin kilometrojn for de minista urbeto Kvajsa (Kuxaisi) en pina arbaro. La lago vere ekzistkomencis pro terdeglito, kiu digis kanjonon de Kvedruli-rivero.

Ni volus precipe akcenti, ke multaj osetaj legendoj priskribas familion de Donbjettar-oj, logxantaj subakve. Kiel trafe notis akademiano Vasilij Abajev, specialisto pri iranaj lingvoj, riveretoj de Osetio ne povis esti suficxa loko por Donbjettara familio kun tuta sia regno. Evidente prapatroj de osetoj vivis ie pli proksime al maro. Vere - skifoj (scitoj) kaj poste alanoj nomadis cxe finfluoj de Volga kaj Don, en cxemaraj stepoj.

Interesas ankaux jen kio - prapatroj de osetoj kristanigxis kelkajn jarojn pli frue ol rusoj, en la deka jarcento. Poste pro la invado de mongoloj osetoj devigitis foriri en altmontaron, kie ili estis dauxre forsxiritaj de kristana mondo. Kiam cxe multaj nacioj (ekz. la slavaj) ni vidas kristanigitajn barbarajn tradiciojn, en Osetio ni povas spekti barbarigitajn kristanajn tradiciojn. Tiel nomo de legenda regno Donbjettar formigxis el Don (akvo) + Bjettro (Petro). Kiel oni scias St.Petro en multaj landoj protektas maristojn kaj fisxistojn. Nomojn de aliuj sanktuloj ni trovas inter herooj de osetaj legendoj: Uxas-gergi, Uxas-tirgxi (St.Georgio), Was-illa (St.Ilio), Falvara (St. Frol kaj Lavr), ktp.

Tamen la kristanaj vidpunktoj de osetoj ne estis gxisfine barbarigitaj - tiel malgraux ekzisto de multaj angxeloj-"specialistoj" similaj al barbaraj dioj, osetoj kredas ankaux en Majesta Dio, kiu estas la vera estro de universo kaj kreinto de mondo.

Vi povas legi unu legendon plu kaj ankaux iom aliflankan priparolon pri kristanaj tradicioj de osetoj en tiu pagxo.

Reen al enhavo

Prepaid phonecards